David Bisset
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon. Look at my Profile
Sunday, July 05, 2009
Urbcentra Katedralo

Antaŭ unu semajno mi vizitis la anglikan katedralon en Blackburn kadre de arkitektura rondiro de la norda parto de la graflando Lancaster. La katedralo ne estas imponega kaj ne estas multe vizitata, ĉar la urbo mem ne estas tre alloga al turistoj. Tamen, la katedralo plaĉis al mi, precipe pro la modernaj aldonaĵoj de Lawrence King. Fakte mi jam spertis King, ĉar li estis la arkitekto de la paroĥa preĝejo en Letworth kie ni Diservis en 2008.
Ni renkontis la katedralan arkitekton. Li klarigis, ke la modernaj aldonaĵoj estis artisme plaĉege; tamen, kaŭzis praktikajn problemojn kiuj nur estis solvitaj antaŭnelonge. Li ankaŭ menciis ambician planon por renovigi la apudaĵon de la katedralo por transformi la eksmodan urbcentron.
Niaj grupanoj konsentis, ke transformita katedralo kiuj transformas urbcentron estas vizio kiu taŭgas arkitekture kaj teologie!
Friday, June 05, 2009
Arabaj Kristanoj kaj la Malnova Testamento
Laŭ kristana klerulo en la Sankta Lando kristanoj tie ne plu volas legi la Malnovan Testamenton, ĉar ĝi estas cionisma dokumentaro.
Mi komprenas ilian sintenon. La Malnova Testamento enhavas elementojn kiuj estas ĝenaj por la nejuda leganto. Ĝi bezonas radikalan kristanan interpretadon; ĝi bezonas la Novan Testamenton.
Konsevativuloj havas grandan respondecon pro sia manko de kritikado pri la Malnova Testamento.
La plej ŝokinda fenomeno estas Kristana Cionismo; laŭ mi ĝi estas danĝera herezo.
Ĉiuj Kristanoj devas rigardi la Malnovan Testamenton per kristanaj okuloj!

Friday, February 20, 2009
Antaŭ la Granda Fasto
Ĉi-jare estas facile esti pentema aŭ almenaŭ iom malgaja, ĉar oni sentas, ke venas la fino de la mondo - almenaŭ la ekonomia mondo!
Bankoj kolapsas; registraroj luktas senefike; industrio stagnas; homoj timegas.
Ĉu la rezulto de niaj pekoj? Iasence jes, ĉar ni adoris monon kaj materiajojn! Komercado reĝis ĉie; tamen, ne plu.
Ni nun bezonas novan ekonomian ordon.
La Nova Testamento certe avertas pri la amo de riĉaĵoj.
Dum la ĉi-jara Granda Fasto ni vere bezonos penti kaj pripensi kristanan socion kiu baziĝos sur amo kaj justeco kaj ne sur avareco!

Friday, January 16, 2009
Judismo kaj Israelo
Mi skribas dum la israela milito kontraŭ Gazo; fakte Palestino. La hororaĵoj aperas sur niaj ekranoj ĉiutage.
Tiel agas la juda ŝtato.
Ĉu judaj rabenoj kaj ordinaraj religiaj judoj plendas eĉ protestas?
Bedaŭrinde estas apogo aŭ silento.
Judismo malsanas.
Tiel agas la juda ŝtato.
Ĉu judaj rabenoj kaj ordinaraj religiaj judoj plendas eĉ protestas?
Bedaŭrinde estas apogo aŭ silento.
Judismo malsanas.
Monday, November 24, 2008
Kristo la Reĝo
Hieraŭ oni celebris la Feston de Kristo la Reĝo je la fina dimanĉo de la Eklezia Jaro.
Venontan dimanĉon Advento komenciĝos.
Papo Pius 11a respondecis pri la starigo de la festo, kvankam ĝi originale okazis en oktobro. Nun ĝis estas celebrata vaste en diversaj eklezioj.
Pius emfazis, ke Jesuo estis Reĝo kiu neniam uzis perforton; tial li ne estis kutima reĝo.
La metforo de reĝeco ne tute plaĉas al mi; sed mi komprenas la bezonon de klimaksa fino al la Kalendaro.
Tamen, la transiro al Advento estas tre abrupta, kaj iom ĝenas min.
Eble paradokse tio estas pozitiva faktoro!

Sunday, October 12, 2008
Hodiaŭ Britaj Eklezioj celebras komponiston
La komponisto estis Ralph Vaŭghan Williams. Li mortis antaŭ 50 jaroj. Lia reputacio nun pligrandiĝas post la kutima neglekto post lia morto.
Tamen, la Eklezio en Britio neniam forgesis lin, ĉar lia kontribuo al eklezia muziko kaj al himnoj estis gravega.
Estas malfacile defini lian relegian vidpunkton: eble la frazero Kristana Agnostikulo taŭgus.
Li havis punkton: ni neniam scias ĉion pri Kristanismo!