David Bisset
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon. Look at my Profile

Sunday, April 24, 2005

Papo Benedikto la 16a 

De la vidpunkto de ekumensimo oni nun atendas diraĵojn kaj agojn de la nova Papo.

Tio kion li esprimis antaŭe inkluzivas negativajn elementojn pri la aliaj Eklezioj: la Anglikana Komunumo kiu havas unikan rolon rilate al ekumensmo esperas ke la antaŭa kardinalo Ratzinger faros iun deklaran kiu antaŭenigos dialogon.

Observantoj ne estas naivaj; tamen, la inaŭgura predikaĵo de Benedikto kaj lia ĝenerala sinteno estas kuraĝigaj.

Lia aludo al Judismo kaj silenco pri Islamo estis vaste rimarkita.

Tamen, eĉ liaj severaj kontraŭoloj nun (saĝe) atendas; kaj lia gravega rolo rilate al Kristanismo meritas niajn preĝojn.

Saturday, April 02, 2005

Morto de la Papo 

Ĉi tiu retejo pritraktas Ekumenan Esperanton.

Johano Paŭlo la dua lernis Esperanton kaj uzis ĝin publike; pri tio ni estas dankemaj.

Rilate al ekumenismo estas tro frue atingi konkludon: lia vidpunkto plaĉis al konservativaj Protestantoj; tamen, aliaj (inkluzive de teologoj) seniluziiĝis pro la manko de konkreta progreso.

Tamen, ĉi-vespere ni memoras lian fidon, kuraĝon kaj defendadon de paco.

Li ripozu trankvile!

This page is powered by Blogger. Isn't yours?