David Bisset
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon. Look at my Profile
Tuesday, December 19, 2006
Ankoraŭ estas Advento

En Britio kristnaskaj girlandoj aperas dum Oktobro; eĉ in privataj domoj oni buntigas la ĉambrojn je la komenciĝo de decembro.
Mi ne kontraŭstaras la kutimon pro puritanismo; mi kredas pri la valoro de la sezono de Advento.
Advento estas tempo de prepariĝo; ĝi estas tempo de studado; ĝi estas temo de pentemo.
Mia nunjara celebrado de Advento estis ĝis nun tre malperfekta; tamen, mi ne tute ignoris la sanktan sezonon. Lumo venas el la tenebro!
Kelke da tagoj restas ĝis la Festo de Kristo. Nu uzu la tagojn saĝe.
Farante tion, nia celebrado de Kristnasko vere estos ĝojplena!
Sunday, December 03, 2006
Advento
Frumatene mi (kaj vi) eniras la novan eklezian jaron.
Kun espero mi atendas benojn persone kaj por la tuta homaro.
Estas sezono por rigardi nian konfliktoplenan mondon; kaj strebi por paco kaj justeco.
Estas sanige konscii pri glacia vintro: metafore kaj realece.
Tamen, Geamikoj, Kristo atendas nin; kaj certe li forpelos la spiritan mallumon!