David Bisset
Skotlando, United Kingdom
Rigardu mian profilon. Look at my Profile
Thursday, February 01, 2007
Letero de la FBCE-Sekretario
Denove ni estas en nova jaro, novaj spertoj, lokoj, amikoj, aventuroj atendas nin. Ankaŭ nova jaro donas la ŝancon por novaj klopodoj rilate al la aferoj pri kiuj ni hontas, ĉar ni ne bone faris dum la lasta jaro. Ankaŭ en nia spiritaj vivoj nun estas bona tempo por esti pli zorgemaj kaj fidemaj pri niaj sanktaj devoj.
En niaj Kristanaj vivoj , kaj en niaj Esperantaj vivoj ni ĉiam estas dankemaj al homoj kiuj faras promesojn kaj fidele plenumas ilin. Tom Neil estas tia tipo de viro, post kelke da jaroj kiel redaktoro de nia Bulteno, Kristana Alvoko, li decidis, ke li devus rezigni de la posteno. Ni etendas niajn korajn dankojn al Tom, ne nur pro la Bultena laboro, sed ankaŭ pro la multaj jaroj dum kiuj li agis
FBCE havas retejon kaj blogejon: http://members.lycos.co.uk/esperanto2000/ kaj http://ekumeno.blogspot.com/ Ambaŭ estas dulingvaj.
En Britio trifoje en la jaro Ekumenaj Diservoj estas aranĝataj. La unua ĉijare okazos en Letchworth je la komenco de majo dum la Brita Kongreso. Detaloj pri ĝi kaj pri la jarkunveno atingos vin ĝustatempe por la kongreso-semajnfino. Dum la Skota Kongreso en junio okazos Diserveto aŭ medit-rondo en
En Dunblane, katedralurbo apud Stirling, ankaŭ okazos Diservo en la belega kapeleto kiu estas tranĉita el la roko en la ĉarma ĝardeno de Scottish Churches House kie okazas jare la Skota Studsemajnfino. La datoj por 2007 estas la 2an kaj 3an de septembro.
Ĉijare okazas la 200a datrevena Celebro de la ĉesigo de sklaveco en la Brita Imperio, kaj espereble ni povos uzi ĉi tiun temon dum niaj Diservoj. Ni povos memori la homojn kiuj forte strebis forigi la teruran vizaĝon de sklaveco de nia lando. Malfeliĉe spite de la kuraĝo kaj agoj de Wilberforce, Livingstone kaj Clarkson, milionoj da homoj ankoraŭ suferas sub la jugo de modernaj tipoj de sklaveco hodiaŭ..Ni Kristanoj kaj Esperantistoj kiuj kredas en justeco kaj egaleco devas fari kion ni povas por haltigi la malbonecon de sklaveco - eĉ malgrandskale. Dum la Dua Mondmilito estis diraĵo, “Por malboneco flori, nur necesas, ke bonaj homoj faru nenion.” Do, amikoj, faru ion, ne restu pasivaj, kontaktu Amnesty International, Anti-Slavery aŭ aliajn bonfarajn societojn kiuj laboras por homaj rajtoj.
Sekretario